Kontrast i czcionka A A+

en
Ni savu la Ŝutmonteton al Kościuszko
Przydatne informacje

Ni savu la Ŝutmonteton al Kościuszko

La Ŝutmonteto al Kościuszko ekzistas ekde 1823 kaj estas unu el la plej gravaj naciaj memoraĵoj, frukto de komuna laboro de poloj, kiuj volis memorfesti la Estron. La konstruo de la Ŝutmonteto al Kościuszko estis efektivigita danke al la grandanimeco de la civitanoj, kaj pri zorgado pri ĝi ŝarĝis sin la Komitato de la Ŝutmonteto al Kościuszko, kiu ĝis nun estas la gardanto de la nacia memoraĵo.

En 1997, post pluvegoj, okazis konstrua katastrofo ĉe la Ŝutmonteto. Dum kelkaj jaroj ĝi estis fermita al turistoj. En la jaroj 1999-2002 estis realigita debaza renovigo, kun uzo de novaj metodoj kaj teknologioj.

En 2010, post denovaj pluvoj, la vojetoj sur la suda flanko estis difektitaj. Observado farita de spertuloj montris, ke ne ĉiuj solvoj, uzitaj en la debaza renovigo, eltenis la ekzamenon. En 2012, sur la Ŝutmonteto al Kościuszko kaj la S. Bronislava-Monteto, oni unuafoje efektivigis ĝisfundajn geologiajn esplorojn, kiujn akompanis instalo de moderna monitor-sistemo, kies funkciado ekde tiam certigas kontinuan kontrolon de la procezoj okazantaj ene de la ŝutmonteta konstruaĵo.

Hodiaŭ, la Ŝutmonteto al Kościuszko estas plene disponebla por vizitado, kaj ĝia bontenado baziĝas preskaŭ tute sur la enspezoj venantaj de la vendo de biletoj. La kosto de la geologia monitorad-sistemo kaj de necesaj laboroj estas ĉirkaŭ 200 000 zlotoj jare.

La monitoraj sensiloj montras, ke la Ŝutmonteto kliniĝas kaj kolapsas. En kazo de denovaj ekstremaj veterkondiĉoj, la efikoj de ĉiuj ĝisnunaj, multekostaj laboroj rekonstruantaj kaj protektantaj la strukturon de la Ŝutmonteto povos esti detruitaj en mallonga tempo. Por eviti alian konstruan katastrofon, necesas efektivigi korektajn agojn. La Komitato de la Ŝutmonteto al Kościuszko entreprenas agojn celantajn akiron de financado de renovigo protektanta la konstruaĵon. Tamen, por ricevi eksteran financadon, necesas havi financajn rimedojn, kiuj garantios kontinuecon de riparlaboroj.

La Komitato de la Ŝutmonteto al Kościuszko en Krakovo alvokas instituciojn kaj homojn, kiuj povas helpi financi kaj efektivigi renovigojn, helpi savi la lokon de nacia memorado, kiu estas samtempe unu el la plej gravaj simboloj de Krakovo, de Pollando kaj de Solidareco de la Nacioj por la Bono de la Homaro.

Financa subteno povas esti direktata al la bankkonto de la Komitato de la Ŝutmonteto al Kościuszko en Krakovo:

 1115 0014 8712 1480 0132 4800 00

Helpu savi la Ŝutmonteton al Kościuszko!

ZOBACZ TEŻ

ico/niepelnosprawni Created with Sketch.
Kopiec bez barier

Udogodnienia dla osób z niepełnosprawnościami.

link
W obiektywie

Baza zdjęć i filmów.

link
Cennik

Ceny biletów na Kopiec Kościuszki w Krakowie

link